青年世界语者代表在纪念会上的发言

陈吉


各位领导、来宾;

各位世界语界的前辈、同仁:

大家上午好!

今天是中华全国世界语协会成立60周年庆祝会,在此,请允许我代表在全国世协和中国报道社成长起来的一代年轻人,向这个如我们父辈,关心、爱护我们,在我们成长的道路上给与我们无数帮助和指导的集体表示忠心的祝贺;向曾经为协会做出过无私奉献的老一辈世界语者、协会工作人员表示由衷地感谢!向远道而来的世界语同仁、全国世协的朋友们表示热烈的欢迎。

回首全国世协走过的60年,两届国际世界语大会的成功承办、十余次区域间世界语交流活动的举行,八届全国世界语大会的组织,每一次办会都成为他60年辉煌成就的注脚。

我们敬仰前辈们的勤勉与默默奉献,是他们的任劳任怨与努力工作使全国世协在国际世界语界享有良好的口碑;我们感谢他们曾经把一份世界语刊物《中国报道》办成“世界上最精美的世界语杂志”,在不同的历史时期为国家的外宣事业做出了不可磨灭贡献;我们敬重他们的品格,他们不计酬劳、不图名利将中国文化的经典搬入世界语文学的殿堂,使中国文化得以广泛传播;我们钦佩他们的勇气与能力,他们若干次将国际性世界语会议邀请到中国召开,不断为提高中国在世界语界的地位和声望而努力。

全国世协走过的60年是辉煌而富有成就的60年,我们因此而倍感肩上的责任与压力,我们将继续秉承老一辈的优良传统,以我们的热情与青春、以我们的智慧和友善为全国世协的下一个甲子华章奉献自己的一份力量!

最后,以一句老同志送给我的话与在座的同辈共勉:积土成山,集腋成裘,山高裘成,其乐无穷!

谢谢大家!


二〇一一年五月二十日

 

 

Estimataj s-roj kaj s-inoj,

Karaj amikoj,

Bonan matenon!

Hodiaŭ estas la festtago de la 60-jara jubileo de la Ĉina Esperanto-Ligo. Ĉi tie permesu al mi en la nomo de junaj laborantoj de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj tiuj de la redakcio de El Popola Ĉinio esprimi varman bonvenon al vi ĉiuj ĉeestantoj ĉinaj kaj alilandaj. Profitante la okazon ni esprimas niajn gratulojn al la estraranoj de la Ĉina Esperanto-Ligo, kiuj multe nin lernigas kaj helpas en la laboro, ni dankas ankaŭ la veteranajn e-istojn kaj maljunaj laborantojn en la Ĉina Esperanto-Ligo pro ilia granda kontribuo al la laboroj de la ligo.

En siaj pasintaj 60 jaroj la Ĉina Esperanto-Ligo dufoje gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto, dekkelkfoje organizis la regionajn E-renkontiĝojn, okfoje okazigis la ĉinan kongreson de Esperanto.

Ni admiras la laboremon kaj kontribuon de la veteranaj e-istoj, kaj dank’al ilia oferema kaj diligenta laborado la Ĉina Esperanto-Ligo ĝuas sian prestiĝon en internacia Esperantujo. Ni dankas ilin pro tio, ke ili faris El Popola Ĉinio la “plej bela Esperanta revuo en la mondo”, kiu multe kontribuis por diskonigo de Ĉinio al la mondo. Ni dankas ilin pro tio, ke ili Esperantigis multajn famajn klasikajn ĉinajn verkaĵojn, kiuj riĉigis la Esperantan literaturon de la monda Esperantujo. Ni admiras iliajn kuraĝon kaj kapablon pro tio, ke ili kelkfoje gastigis internaciajn renkontiĝojn en Ĉinio kaj faris multon por altigi la pozicion de la ĉina E-movado en la internacia Esperantujo.

La pasintaj 60 jaroj por la Ĉina Esperanto-Ligo estas brilaj kaj sukcesoplenaj. Kiel juna generacio ni sentas la respondecon kaj ŝarĝon sur niaj ŝultroj. Heredante la bonan tradicion de la malnova generacio, ni klopodos per nia juneco, entuziasmo kaj saĝo por antaŭenpuŝi la laborojn de la Ĉina Esperanto-Ligo en la sekvaj 60 jaroj!

Mi finu mian paroladon per la vortoj de iu veterana e-isto “El la nerimarkinda tero amasiĝas monto, kaj el malgrandaj pelt-pecoj kudriĝas belaj peltaĵoj.”

Dankon!

Chen Ji
20-an de majo, 2011